Parko de Bercy
Aspekto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bercy |
Parko de Bercy | ||
---|---|---|
urba parko [+] | ||
Lando | Francio | |
Situo | Parizo | |
- koordinatoj | 48° 50′ 7″ N, 2° 22′ 57″ O (mapo)48.835342.3826Koordinatoj: 48° 50′ 7″ N, 2° 22′ 57″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 0,14 km² (14 ha) [+] | |
Areo | 0,14 km² (14 ha) [+] | |
Estiĝo | 1993 | |
Poŝtkodo | 75012 [+] | |
Parko de Bercy | ||
Vikimedia Komunejo: Parc de Bercy [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La parko de Bercy [bersi] (france parc de Bercy) estas aro da tri ĝardenoj lokitaj en la 12-a arondismento de Parizo, en la Kvartalo de Bercy, inter Accor Arena kaj la komerca centro Bercy Village. Ĝi etendiĝas sur 14 hektaroj, kaj estas do unu el la plej vastaj parkoj de la franca ĉefurbo.
La tri ĝardenoj
[redakti | redakti fonton]La parko konsistas el tri ĝardenoj kreitaj de la arkitektoj Bernard Huet, Madeleine Ferrand, Jean-Pierre Feugas kaj Philippe Raguin inter 1993 kaj 1997.
- La ĝardeno plej proksima al Bercy Village nomiĝas "La romantika ĝardeno" (le Jardin romantique), kaj entenas akvukojn kun fiŝoj.
- Du pasejoj direktas al "la Parteroj" (les Parterres), ĝardeno dediĉita al plantoj kaj al ilia prizorgado, kun ekzemple hortikulturejoj akceseblaj al knaboj.
- La parto plej proksima al la spektaklejo nomiĝas "la Herbejoj" (les Prairies), kaj konsistas el vastaj gazonoj kun kelkaj grandaj arboj. En tiu parto kutimas la junuloj organizi futbalmaĉojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La parko de Bercy ĉe la TTT-ejo de Parizo Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine